Saluton al čiuj! Mi estas M. E. Samanipur. Mi naskighis en 1951 en suda regiono de Irano. Elemente kaj gimnazie mi studis en sama loko sed universitate en Mašhad. Urbo situanta en nordorienta regiono de la lando. Post universitato, profesie mi okupighis en ‘porinfana organizajho’ kiel fakulo pri ‘infana literaturo’. Esperanton mi konis en 1979. Ghi forte interesis min kaj do mi ekkomencis lerni ghin kaj post monatoj partoprenis Stokholman UKon en 1980. Mi partoprenis ankaû aliajn UKojn inter alie Rotterdaman, Vienan, Pekinan kaj … Mi verkis patologian artikolon rilate al E-o prononcado kiu aperis en revuo ‘esperanto’. Mi tradukis tipan verkon de 11 jara knabino kiu aperis en paghoj de du sinsekvaj numeroj de la revuo ‘monato’. Interesas min jenaj aferoj: Montgrimpado, ekoturismo, fotado, muziko, arto, manfaritajho kaj …

If you need further information, please contact me through this e-mail: info[at]iranwithfatemeh[.]com